Demandoj kaj respondoj pri la retejo, la programo kaj la lingvo Esperanto
demandosigno

Ĉu hVortaro funkcias kaj el Esperanto kaj el la itala?

Jes: eĉ se hVortaro baziĝas sur la verko de Carlo Minnaja (eld. Coedes, 1996), kaj tial ĉefe celas la tradukadon el la itala al Esperanto, ĝia datumbazo permesas serĉadi ankaŭ laŭ la mala direkto.

demandosigno

Ĉu la programo vere estas senpaga?

Jes: kaj la programo kaj tiu ĉi retejo, realigitaj dank' al la laboro de pluraj volontuloj, estas senpage disponigitaj de la Itala Esperantista Federacio.

demandosigno

Kiel oni povas serĉi terminon en Esperanto?

La ses ĉapelitajn literojn de Esperanto ('ĉ', 'ĝ', 'ĥ', 'ĵ', 'ŝ' kaj 'ŭ') oni povas entajpi kaj rekte (kiel ĉe la vorto "riĉiĝi") kaj per la metodoj X (sama vorto fariĝas "ricxigxi") kaj ^ ("ric^ig^i").

demandosigno

Kion signifas la diversaj sigloj?

Sigloj ĉeestantaj sub ĉiu lemo montras la gramatikan kategorion de la lemo mem. Ekzemple: s.f. signifas ina substantivo, v. intr. signifas netransitiva verbo, prep. signifas prepozicio ktp. ktp..

demandosigno

Mi havas malfacilaĵojn uzi la programon...

Ne timu: vizitu la paĝon enhavantan la instrukciojn pri la programo por ekscii kiel uzi korekte ĝiajn funkciojn.

demandosigno

Esperanto? Interese... kiel oni povas ĝin lerni?

Por ĉiuj tiuj, kiuj volas facile lerni Esperanto-n, Itala Esperantista Federacio disponigas kaj ĉeestajn kursojn kaj la bonegan interretan kurson KIREK.