Nota: quella che segue è una delle letture aggiuntive e facoltative in lingua esperanto a disposizione dei corsisti KIREK, per accompagnare le lezioni del corso, tenendo conto delle conoscenze grammaticali raggiunte e del vocabolario memorizzato. Le eventuali parole sottolineate forniscono ulteriori spiegazioni e chiarimenti, quando sfiorate dal puntatore del mouse.

Buona lettura!

Faktoj pri Manneken Pis

Antaŭ multaj jarcentoj, urbo Bruselo estis en danĝero. Estis milito. La malamikoj volis enveni la urbon. Ili intencis eksplodigi pordegon en la muro de la urbo, sed malgranda knabeto pisis sur la meĉon de la eksplodigilo, kaj la eksplodo ne okazis. Tiel la knabeto savis la tutan urbon.

Pro la dankemo la urbanoj faris, aŭ aĉetis, la statueton "Manneken Pis". La artisto, kiu faris ĝin, nomiĝis Jerome DUQUESNOY [Ĵerom Dukesnua]. Nur se vi vidus la statuon sen vestoj, vi vidus, ke ĝi estas vera artaĵo, pli bela sen la vestoj ol kun ili.

Ankaŭ la filo de Jerome, François ([Fransua] 1594-1643), fariĝis skulptisto, tio estas artisto, kiu faras statuojn. Li vivis unue en Bruselo, kie lia patro intruis lin, kaj poste en Romo. Liaj statuoj estas pli seriozaj, ofte religiaj kaj troviĝas en preĝejoj.

La statuo Manneken Pis nun signifas por ni mal-seriozecon, liberon, ĝojon kaj pardonemon - mallonge: la bonan vivon kaj akceptemon de la brusel-anoj kaj belgoj. Alta metala barilo ĉirkaŭas ĝin tiel, ke la ŝatantoj ne tuŝu nek forprenu ĝin. Ĝi estas tre valora.

P.S.: ni ne imitu ĉi tiun ŝtonknabeton. Ni ne pisu en parkoj kaj stratoj antaŭ la aliaj homoj! Provu trovi necesejon! La "piso" de la statuo ne malbonodoras.

El revuo "Kontakto", n-ro 179 (2000:5)

© Daniele Binaghi. Tutti i diritti riservati | Immagini di Grillo | Disegno di TEMPLATED