Granda vortaro, ekde nun ankaŭ ĉe via komputilo

libro verdeLa vortaro, krom interrete, ankaŭ disponeblas kiel programo elŝutebla al via komputilo; per siaj facilaj iloj, ĝi do fariĝas bonega helpo por la tradukado de tekstoj kaj la sekva redaktado de la tradukita teksto.

vortolisto
Bildo 1: vortolisto

La vortostoko konsistas el nur unu indekso (vidu bildon 1), kiu enhavas kaj italajn (proksimume 50.000) kaj esperantajn (proksimume 64.000) vortojn; vortoj aperas en la maldekstra flanko de la fenestro, per diversaj koloroj: blue por la italaj vortoj, verde por la esperantaj vortoj kaj nigre por ambaŭlingvaj vortoj.

Krom rekta uzo de ĉapeletoj, hVortaro akceptas la uzon de la x-sistemo, kaj tiel kapablas bone kompreni la esprimojn 'cx' (= ĉ), 'sx' (= ŝ), 'jx' (= ĵ), ktp.. Supersignoj krome tajpeblas per la klavkombino Alt + [klavo]: ekzemple, Alt + s redonos 'ŝ', Alt + U redonos 'Ŭ', ktp. (ĉe Makintoŝo, ĉapeletoj haveblas per klako al la Alt-klavo tuj POST la ĉapeligota litero). Tiu ĉi funkcio aktivas en ĉiuj kadroj kie ablas skribi.

Vortoserĉo
sercxrezultoj por vorto casa
Bildo 2: rezultoj de la serĉado; supre, la du butonoj por serĉadhistorio

Eblas traserĉi la vortaron per simpla tajpado de la celita vorto en la supra maldekstra tekstujo; la vortolisto aŭtomate rulumas al la vorto plej proksima al la tajpita esprimo (laŭ alfabeta ordo).

Dum tajpado, eblas malfermi la aŭtomate elektitan vorton per premo al la stirklavo "Ctrl" (dekstra aŭ maldekstra).

Premo de la "Eniga" klavo male malfermas la tajpitan vorton (vidu bildon 2); en ambaŭ okazoj, la rezulto aperos en kadro kun lazura aŭ verda fono, laŭ tio, ĉu la serĉita esprimo estas itala aŭ esperanta vorto. Se la serĉita esprimo ekzistas en ambaŭ lingvoj, du kadroj samtempe aperos.

Krome, eblas ankaŭ serĉi vortojn per rekta alklako; tio eblas en ĉiuj kadroj, escepte de la Skriba Fenestro. Tiel eblas rapide trafoliumi la vortaron, kvazaŭ ĝi estus hiperteksto.

La historio de serĉitaj vortoj konsulteblas ĉe la falmenuo de la serĉa tekstujo, kaj ankaŭ per simpla klako de la du apudaj rilataj butonoj (vidu bildon 2, supre).

Pliaj arĥivoj: sinonimoj kaj fleksaĵoj
sercxrezultoj por vorto diletta
Bildo 3: serĉrezultoj por vorto "diletta"

Krom la vortaro, la programo disponeblas du pliajn arĥivojn, kies uzo estas nedeviga kaj kiuj estas aktivigeblaj per la menuo Opcioj.

La unua arkivo estas listo de samsignifaj vortoj (sinonimoj) por itallingvaj esprimoj; kiam tiu opcio estas ŝaltita, listo de samsignifaj vortoj aŭtomate aperos en aparta kadro.

La dua arkivo estas listo de ĉirkaŭ 430.000 fleksiaĵoj de ĉiuj nomoj kaj verboj en la itala lingvo. Ĝi enhavas verbajn konjugaciojn, pluralajn kaj inajn formojn de nomoj, adjektivoj kaj pronomoj; kiam tiu opcio estas ŝaltita, serĉado de fleksiaĵo aŭtomate resendas al la origina radiko (ĉu verbo je la i-formo, ĉu malina singulara nomo, ĉu malina singulara adjektivo). Tiel hVortaro ebligas facilan aliron al la origina vorto. La sama ebleco funkcias en Esperanto: la programo aŭtomate serĉas la plej verŝajnan radikon, se la tajpita esprimo ne rekte ekzistas en la vortaro.

sercxrezultoj por vorto iris
Bildo 4: serĉrezultoj por vorto "iris"

Kelkaj ekzemploj: ĉe tajpado de la itallingva vorto "diletta", la programo redonas kaj rektan tradukon (ina nomo) kaj tradukon kiel fleksiaĵo (la esprimo "diletta" estas konjugaciita formo de la itala verbo "dilettare" = "amuzi"). Tiel haveblas samtempe rekta traduko kaj sugesto pri ebla alternativa traduko, se temas pri fleksiaĵo (vidu bildon 3). Oni do povas tiel elekti la celitan signifon per simpla alklako ĉe la plej taŭga esprimo.

Ĉe tajpado de la esprimo "iris", la programo redonas kaj esperantigon de la itala vorto ("iris" estas floro) kaj italigon de la esperanta vorto ("iris" estas inta formo de la verbo "iri") (vidu bildon 4).

Lega kaj Skriba Fenestroj
lega kaj skriba fenestroj
Bildo 5: lega (supre) kaj skriba (sube) fenestroj

La programo disponigas du pliajn fenestrojn, utilaj al tradukada laboro: la unua, nomita "Lega Fenestro" celas enhavi la tradukotan tekston, dum la alia ("Skriba Fenestro") celas enhavi la redaktatan tradukon. En ambaŭ fenestroj eblas rekte tajpi, kopii kaj/aŭ alglui tekston, legi kaj/aŭ skribi tekstan dosieron.

Eblas serĉi tradukon de ĉiuj vortoj entenataj en la "Lega Fenestro" per simpla alklako.

Ankaŭ eblas rekte transigi vortojn, kiuj situas en aliaj fenestroj, al la "Skriba Fenestro". Por tion fari, sufiĉas alklaki vorton per DEKSTRA musa klavo, aŭ antaŭtajpi la klavon F1 (tiam la kursoro iĝos subensago) kaj tuj poste alklaki la vorton. Tiamaniere la vorto aperos en la "Skriba Fenestro" post la kursoro.

Alia funkcio de la "Skriba Fenestro" estas rapide konjugacii esperantajn verbojn en la infinitiva formo. Praktike, lokinte la kursoron sur aŭ flanke de vorto, kiu finiĝas per "i", kaj poste sinsekve tajpante la klavojn de F5 ĝis F9 oni atingas la plenan konjugacion, inkluzive de aktivaj kaj pasivaj participoj de la koncerna verbo, laŭ la sekvanta skemo: F5: -is, -as, -os, -us, -u, -i ...; F6: -inta, -anta, -onta, -i ...; F7: -ita, -ata, -ota, -i ...; F8: -inte, -ante, -onte, -i ...; F9: -ite, -ate, -ote, -i ...

Elŝuti la programon
info butono
Instrukcioj por instalado

Post malkompaktigo, en Windows nur sufiĉas ruli la dosieron hVortaro.exe

Ĉe aliaj platformoj (ekzemple, Linux) oni devas antaŭe instali la interpretilon Tcl/Tk (elŝutebla ĉi tie) kaj poste ruli la dosieron hvortaro.tcl (laŭnecese, agordi ĝin kiel plenumeblan).

Averto: tiuj, kiuj jam instalis la kompletan pakaĵon, povas elŝuti nur la partojn ĝisdatigitaj poste, malkompatigante la necesitajn dosierojn kaj anstataŭigante ilin en la dosierujo, en kiu ili jam estis instalitaj.

elsxuta butono
ZIP-pakaĵoj elŝuteblaj

Kompleta pakaĵo v1.1.2 - Programo kaj datumoj (11 dosieroj, 9.954 kB, ĝisdatigita je 15/11/2017)

Nur programo hVortaro v1.1.2 (4 dosieroj, 2.317 kB, ĝisdatigita je 17/11/2017)

Vortaraj datumoj (2 dosieroj, 4.146 kB, ĝisdatigita je 01/06/2012)

Arĥivo de sinonimoj (2 dosieroj, 899 kB, ĝisdatigita je 26/12/2009)

Arĥivo de fleksiaĵoj (2 dosieroj, 2.457 kB, ĝisdatigita je 26/12/2009)

Arĥivo de oficialaj radikoj (1 dosiero, 138 kB, ĝisdatigita je 01/06/2012)