libro verdehVortaro senpage disponigas interrete kaj ĉe via komputilo la Vortaron Itala ⇄ Esperanto, bazitan sur la laboro de Carlo Minnaja (eld. Coedes, 1996) kaj reviziita, pligrandigita kaj adaptita por elektronika eldono fare de teamo de la Itala Esperantista Federacio.

La vortaro estas strukturita laŭ ununura indekso, tial inkluzivas ambaŭ la italajn (ĉirkaŭ 50.000) kaj la Esperantajn (ĉirkaŭ 67.000) terminojn.

En la itala, la vortaro inkluzivas ankaŭ liston da pli ol 500.000 fleksaĵoj kaj konjugacioj: kiam vorto ne estas rekte trovita, la sistemo aŭtomate traserĉas ankaŭ tiun liston por variacioj de tiu vorto (kaj do ĝi trovos ke "case" estas pluralo de "casa", aŭ ke "andai" estas pasinta formo de "andare"). En Esperanto, speciala algoritmo provas disigi vortojn laŭ siaj gramatikaj partoj, por doni tiesajn tradukojn.

La vortaro inkluzivas ankaŭ liston da pli malpli 400.000 sinonimoj, por sugesti alternativojn al serĉita vorto, kaj preskaŭ 80.000 maloj. Fine, ĝi kapablas rekoni la plej komunajn erarojn (ekzemple, "krokkodillo" kun duoblaj literoj), proponante la plej similajn vortojn (ĉikaze, "krokodilo").

La vortoj markitaj per la simbolo f estas tiuj, kiuj apartenas al la listo 'fundamenta' laŭ la Akademio de Esperanto.

 

Itallingvaj terminoj

 

Esperantaj terminoj

 

Serĉoj plenumitaj

 

Softvaraj pakaĵoj

Ludoj

Enigmoj kaj aliaj vortludoj, por lerni kaj praktiki
Magia kruciĝo

Ĉu vi ŝatus ludi iomete?

Divenu la misteran vorton, zorge elektante la literojn, kiuj ĝin komponas, antaŭ ol la ekzekutisto povos haltigi vin; aŭ, pere de rapida ekrigardo kaj literumaj kapabloj, trovu ĉiujn vortojn miksitajn en la supo. Kaj, se tuta supo timigas vin, provu per unuopa vorto, kies literojn iu spritulo miksis; ĉu vi kapablos remeti ilin en la ĝustan lokon?

Por la plej lertaj, enmetante la ĝustajn vortojn en sian lokon, kaŝita ŝlosilvorto aperos! Sed atentu: ne estas tiel facile, kiel vi povus pensi...

Ĉu interesas al vi defio kontraŭ komputilo por trovi kiom eble plej multe da vortoj, eble dum limigita tempo? Provu Bogleo-n, esperanta versio de la famega Boggle (aŭ Paroliere, en Italio).

Fine, vi povus ludi per Vortleo, Esperantlingva versio de la famega Wordle, malkovrante la misteran vorton kaj defiante viajn geamikojn fari la samon per malpli da provoj.

Elŝuti

Granda vortaro, ekde nun ankaŭ ĉe via komputilo
info

La vortaro, krom interrete, ankaŭ disponeblas kiel programo elŝutebla al via komputilo; per siaj facilaj iloj, ĝi do fariĝas bonega helpo por la tradukado de tekstoj kaj la sekva redaktado de la tradukita teksto.

Oni povas elŝuti la programon aŭ ricevi pliajn informojn pri kiel uzi ĝin ĉe la elŝuta paĝo.

Dankojn

Ĉi tiu verko ne eblus sen...
Carlo Minnaja

La Itala-Esperanta vortaro de pli ol 1400 paĝoj, eldonita de CoEdEs en 1996, estas verko de prof. Carlo Minnaja.

scuola

La itallingvaj sinonimoj estas rezulto de la laboro, kunordigita de prof.no Daniela Volta, de la studentoj de la scienca liceo J.M. Keynes de Castelmaggiore (BO) klasoj 3HL, 3GL, 5GL jaro 2003/2004, de la klaso 3a de ITC Leonida Repaci de Villa San Giovanni (RC) kaj de la kunlaboro de grupo de volontuloj.

Anna Löwenstein

La Esperantaj sinonimoj estis kolektitaj de Anna Löwenstein en la paĝoj de la retejo La bona lingvo.

Università di Bologna

La arĥivo de fleksiaĵoj de la itala lingvo estis kreita de profesoroj Eros Zanchetta kaj Marco Baroni de la Universitato de Bologna.

L.L. Zamenhof

La arĥivo de la oficialaj radikoj estas bazita sur la Universala Vortaro, eldonita de L.L. Zamenhof (kreinto de la lingvo Esperanto) en 1894 en Varsovio.

logo FEI

La komputila adaptado de la datumoj de la vortaro de Carlo Minnaja, de la tri helpaj arĥivoj kaj la programado de hVortaro estas verkoj de Danio Manetta; postaj aldonaĵoj kaj ŝanĝoj al datumbazo al retejo fare de Francesco Costanzo, Fabio Bettani kaj Daniele Binaghi.

giochi

La originalaj JavaScript-subprogramoj por enigmaj ludoj estas de Adam (anagramo), Emmanuel kaj Brettpfefferman (pendigito), Lucas Cimon (litersupo) kaj Zhuogu (Zac) Yu (Boggle); adaptoj de Daniele Binaghi. La ludo Magia kruciĝo estas de Daniele Binaghi, laŭ ideo de Norberto Saletti. Kaj de Daniele Binaghi estas ankaŭ Vortleo, Esperantlingva versio de la famega ludo Wordle, de Josh Wardle.