Nota: quella che segue è una delle letture aggiuntive e facoltative per i corsisti KIREK, che accompagnanano le lezioni del corso, tenendo conto delle conoscenze grammaticali raggiunte e del vocabolario memorizzato. Le eventuali parole sottolineate forniscono ulteriori spiegazioni quando sfiorate dal puntatore del mouse.

Buona lettura!

Anna

Kiam Anna en sia sepa jaro vizitis la unuan klason, iun tagon ŝi petis de mi preĝ-libron.

- Kial? - mi demandis.

- Ĉar ankaŭ Gustavo havas.

- Povas esti, - mi respondis - sed mi neniam aŭdis, ke tiel etaj knabinoj havus preĝ-libron.

Kion fari, mi iris aĉeti preĝ-libron.

Mi trovis multe da diversaj preĝ-libroj, malgrandajn, belajn librojn kun mola koverto, orkoloraj paĝoj kaj ankaŭ grandajn librojn kun belaj, simplaj literoj. Mi aĉetis tiun, kiu estis la malplej kosta, por ke la infano lernu la ŝparemon, precipe en tiaj seriozaj aferoj. Mi skribis la nomon de Anna en la libron kaj posttagmeze transdonis ĝin al ŝi. Ŝi ege ekĝojis, prenis la libron kaj diris:

- Ĝi estas ĝuste tia, kia tiu de Gustavo.

Mi eksidis, kaj iomete meditadis pri la okazo, kaj poste - la dioj pardonu min! - mi iris al la pordo kaj enokulumis tra la ŝlosiltruo.

Anna staris meze de la ĉambro, antaŭ la granda spegulo. Kun la libro antaŭ si, ŝi kantis fals-voĉe. De tempo al tempo ŝi rigardis al la spegulo, ĉu ŝia zono bone kuŝas.

Subite mi surprizis ŝin per pordmalfermo, kaj eniris:

- Kara Anna - mi diris - preĝlibro estas io multe pli serioza, ol vi imagas. Oni ne staru antaŭ spegulo por kanti el tia libro. La preĝ-libro ne estas por ludi per ĝi. Kiam vi estos pli aĝa, la instruist-onklino montros al vi, kio estas esence preĝ-libro.

Anna sidis serioza kaj silenta. Ŝi rigardis sincere al mi kaj decid-voĉe diris:

- Mi volas diri al vi nur unu aferon: oni ne eniras ĉambron antaŭ ol frapi.

Mi ne kredas, ke Anna estas jam matura por religiaj problemoj.

Hasse Z.
El la sveda: Andreo Gauder

El "Paŝoj al plena posedo", de William Auld
Adaptigita kaj mallongigita fare de Manuel Giorgini

© Daniele Binaghi. Tutti i diritti riservati | Immagini di Grillo | Disegno di TEMPLATED